Tradukado por homa kaj kulture trafa komunikado — per Esperanto.

Tradukanto A tradukas de sia denaska lingvo al Esperanto, kaj Tradukanto B tradukas de Esperanto al sia denaska lingvo.

Nia veto

Kial nun?

Antaŭ pluraj jaroj oni jam entreprenis projekton por la starigo de tradukreto pere de Esperanto. Ĝia nomo estis ITRE, kaj ĝia funkciado estis tre simpla: Tradukanto A tradukas de sia denaska lingvo al Esperanto, kaj Tradukanto B tradukas de Esperanto al sia denaska lingvo.

La projekto ITRE ne plu aktivas kaj oni povus aparte dubi pri la funkcieblo de simila projekto en epoko de maŝina tradukado kaj artefarita intelekto.

Sed nia veto estas ke ĝuste la sekvoj de artefarita intelekto en la traduka sektoro donas novan ŝancon al tradukservo, kie Esperanto rolas kiel pontolingvo. Artefarita intelekto kaj progresoj en maŝina tradukado profunde ŝanĝas la arton traduki kaj la rolon de tradukistoj, sed ĝuste tiuj ĉi ŝanĝoj donas apartan valoron al la nuancaj kaj kulturaj aspektoj kiuj eskapas la kapablojn de maŝinoj.

Aliĝu al nia projekto kaj kontribuu al la gardado de homa kaj kulture trafa komunikado en epoko de maŝina tradukado.

Esperantistoj jam aliĝis
11
Lingvoj
8
Lingvoparoj
28

Nia metodo

Kiel funkcias Traduka Servo

Denaska parolanto ambaŭflanke

Esperantisto A — denaska je la fontolingvo — certigas komprenon kaj identigon de kulturaj kaj nuancaj aspektoj en la originala mesaĝo. Esperantisto B — denaska je la cellingvo — certigas ĝustan transigon kaj fluecon de la mesaĝo en la dua lingvo.

Esperanto kiel laborlingvo

Tradukanto A kaj Tradukanto B elstare regas siajn denaskajn lingvojn, sed kunlaborcele komunikiĝas en Esperanto.

Kulturaj notoj

En ĉiu tradukaĵo Esperantisto A — denaska je la fontolingvo — identigas kaj aldonas kulturajn notojn, kiujn poste Tradukanto B nepre transigas en la finan tradukon al la cellingvo.

Cifereca platformo

Administrado de membroj, parigo de tradukistoj kaj aliaj kunordigaj taskoj estas temporabaj, sed nia cifereca platformo aŭtomate okupiĝos pri plej multaj el ili.

Socie kontribua kaj ekonomie daŭripova

La kerno de nia projekto estas socia kontribuo per gardado de homa kaj kulture trafa komunikado. Grava piliero por la pluvivigo de tiu socia kontribuo estas ekonomia daŭripoveco. Tial ni planas oferti niajn tradukservojn kontraŭ pago kaj plej grandan parton de la pago ni distribuos inter la tradukistoj. Pri tio kiom multe ni pagos al tradukistoj ni ankoraŭ ne decidis ĉar ni planas pridiskuti kaj decidi tion interkonsente kun la membriĝintoj.

Nia plano

Kiam?

  1. 1

    Aliĝado, membriĝo kaj trejnado de tradukemaj Esperantistoj

  2. 2

    Programado kaj pretigo de la retejoj

    Ni programas kaj pretigas nian retejon kaj la vendocelan retejon translatedbylocals.com. Aldone ni petas la kunlaboron de la membriĝintaj tradukistoj por traduki la vendocelan retejon al kiel eble plej multaj lingvoj.

  3. 3

    Unua provperiodo

    Ni provcele tradukas por Esperantistaj organizaĵoj.

  4. 4

    Dua provperiodo

    Aldone ni komencas provcele traduki por neesperantistaj organizaĵoj.

  5. Oficiala lanĉo

Ni konstruas publike

En nia forumo

Ni regule rakontas pri niaj progresoj, defioj kaj decidoj — kaj malferme pridiskutas la nunon kaj estontecon de la projekto.

Viziti la forumon

Esperanto: La forto de nia kreskanta reto

Dek esperantistoj jam aliĝis — 8 lingvoj, 28 lingvoparoj. Ju pli da Esperantistoj aliĝas, des pli da lingvoparoj — ne adicie, sed multiplike.

Serĉatas tradukemuloj

Aliĝu al nia projekto kaj kontribuu al la gardado de homa kaj kulture trafa komunikado en epoko de maŝina tradukado.

Ĉu vi volas kontribui al la gardado de homa kaj kulture trafa komunikado en epoko de maŝina tradukado?

Aliĝu kiel tradukisto al la teamo de Traduka Servo.