Serĉatas tradukemuloj
Antaŭ pluraj jaroj oni jam entreprenis projekton por la starigo de tradukreto pere de Esperanto. Ĝia nomo estis ITRE, kaj ĝia funkciado estis tre simpla: Tradukanto A tradukas de sia denaska lingvo al Esperanto, kaj Tradukanto B tradukas de Esperanto al sia denaska lingvo.
La projekto ITRE ne plu aktivas kaj oni povus aparte dubi pri la funkcieblo de simila projekto en epoko de maŝina tradukado kaj artefarita intelekto.
Sed nia veto estas ke ĝuste la sekvoj de artefarita intelekto en la traduka sektoro donas novan ŝancon al tradukservo, kie Esperanto rolas kiel pontolingvo. Artefarita intelekto kaj progresoj en maŝina tradukado profunde ŝanĝas la arton traduki kaj la rolon de tradukistoj, sed ĝuste tiuj ĉi ŝanĝoj donas apartan valoron al la nuancaj kaj kulturaj aspektoj kiuj eskapas la kapablojn de maŝinoj.
Aliĝu al nia projekto kaj kontribuu al la gardado de homa kaj kulture trafa komunikado en epoko de maŝina tradukado.