← Forumo

Esperanto: La forto de nia kreskanta reto

Nur antaŭ kelkaj tagoj ni publikigis alvokon pri la serĉado de tradukemuloj, kaj jam dek esperantistoj aliĝis. Tiuj ĉi aliĝintoj konsistigas liston de 8 lingvoj kaj ebligas dudirektan tradukadon en 28 lingvoparoj.

Tiuj ĉi unuaj paŝoj de la projekto estas kuraĝigaj — ne nur pro la pozitiva reago kaj la elpaŝo de jam dek personoj, sed ankaŭ pro la komentoj kaj reagoj al la unua afiŝo pri la projekto en kelkaj sociaj retoj. Ni kore dankas pro la kuraĝigaj kaj gratulaj mesaĝoj, kaj aparte bonvenigas tiujn mesaĝojn kun demandoj kaj komentoj, kiuj devigas nin pli klare prezenti kaj plani la plenumon de la projekto.

La fakto, ke ni prezentis la projekton kiel profitcelan entreprenon, vekis plurajn demandojn pri la komerca flanko de la projekto. Ni volonte respondis al la demandoj, aŭ foje ni simple klarigis, ke ni ankoraŭ ne decidis pri la koncerna temo aŭ demando. Sed plej grave, tiuj demandoj kaj la serĉado de klarigoj igis nin konscii, ke la etikedo «profitcela entrepreno» ne estas ĝusta en ĝenerala prezento de Traduka Servo. Anstataŭe, ni nun reliefigas la deziron esti socie kontribua projekto, sed ni ankaŭ konscias pri la neceso esti ekonomie daŭripova. Ni ankoraŭ ne plene certas pri la ĝusta kaj plej konvena recepto ĉi-rilate, kaj tial ni daŭre esploros alirojn kaj atente legos viajn komentojn.

Dua temo, kiu ofte aperis en niaj konversacioj en la pasintaj tagoj, estas la ideo sekvi la metodon «konstrui publike» — kio, resume kaj en nur kelkaj vortoj, signifas, ke ni ne finkonstruos la aferon malantaŭ la kulisoj por iun tagon lanĉi la servon. Anstataŭe — kaj kiel ni jam faras — ni regule kaj publike rakontos pri niaj progresoj, defioj kaj malsukcesoj en la vojaĝo prepara por la lanĉo de la servo, kaj eĉ poste, dum ĝia ĉiutaga funkciado.

Por fini la hodiaŭan mesaĝon, ni volas danki al la dek esperantistoj, kiuj jam aliĝis, kaj inviti aliajn tradukemulojn aliĝi al nia reto por la gardado de homa kaj kulture trafa komunikado en epoko de maŝina tradukado. Ju pli da Esperantistoj aliĝas, des pli da lingvoparoj — ne adicie, sed multiplike.

Ni konektu la mondon, tradukon post traduko!

Komentoj (0)

Aldonu komenton

Bonvolu ensaluti por komenti aŭ komentu per la suba formularo. En ajna kazo ni ne publikigos vian retpoŝtadreson.

Komentoj senditaj per tiu ĉi formularo estos kontrolitaj antaŭ publikigo. Por tuja publikigo bonvolu ensaluti por komenti.

Devigaj kampoj estas markitaj *